Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

Novumaj kontaktlensoj mem ekzamenos la okulojn

$
0
0

Sciencista kolektivo el Purdue University priskirbis en la periodaĵo „Nature Communications” molan medicinan surokulan lenson, t.e. kontaktlenson, kiu baldaŭ povos esti produktata komerccele. La inventaĵo jam akiris patenton. Dank’ al ĝi eblos diagnozi kaj frue malkovri diversajn okulmalanojn i.a. glaŭkomon. La nova teknologio ligiĝos kun multaj avantaĝoj koncerne sendoloran diagnozadon. Pli frue ne eblis krei ĉi specajn elastajn kontaktolensojn pro la neceo apliki malelastajn elektronikajn elementojn. La nova teknologio konsistas en ligo de enorme maldikaj kaj elastaj sentiloj kun la kontaktolensoj jam ekzistantaj sur la merkato. La lokitaj sur la surfaco de korneo sentiloj povas samtepe mezuri la aktivecon de retino sen la bezono apliki sendolorigon necesan en eĉ klinika ekzamenado. Tiu teknologio ebligos al kuracistoj kaj sciencistoj pli bone kompreni la naturan aktivecon de retino kun pli signifa precizeco kaj komforto por la uzanto. La klinikaj ekzamenadoj okazos en Indiana University.

El la elsendo 11.05.2021. Legas Maciek – 1′ 14″


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433