La baldaŭa Tago de la E-Teatro estas la okazo interparoli kun nia hispana aŭskultanto Suso Moinhos, gvidanta interesan paĝon pri la E-Teatro [http://www.esperanto-teatro.blogspot.com.es]. Komene en aktualaĵoj ni donas la atenton
al FAO-raporto pri malŝparado de nutraĵoj kaj al protesto de uniaj farmistoj kontraŭ importo de ĉina mielo. En la 267-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org vi trovas krome temojn el la pola gazetaro kaj en Scienca Bulteno ni informas pri altiĝo de eŭropanoj dum 110 jaroj kaj pri dependeco inter la konsumado de ruĝa viando kaj demenco.
↧
E_elsendo el la 24.09.2013
↧