Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

Pola poŝtmarko venkis en la filatela konkurso Eŭropo 2021

$
0
0

La nunjara filatela konkurso „Eŭropo 2021” estis dediĉita al la temo „Animaloj minacitaj de formorto”. Kiel la plej bela estis taksita kaj ricevis la Oran Medalon la pola poŝtmarko, kiu prezentas la eŭrazian linkon. La poŝtmarko projektita de Bożydar Grozdew superis poŝtmarkon el Alandaj Insuloj, kiu prezentis ranon „arvelis” kaj tiun el Ukrainio, kiu prezentis la brunan urson. Linko kiel minacita besto estis plej ofte proponita animalo en la nunjara konkurso. Ĝi aperis sur poŝtmarkoj el Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Francio, Litovio kaj Hispanio. La nunjara venko de la Pola Poŝto en la konkurso PostEurop estas la dua laŭvice. Pasintjare ĝi gajnis en la kategorio de la ĵurio proponante poŝtmarkon dediĉitan al la temo „Malnovaj poŝtistaj itineroj”. Ekde 1956 kadre de la kunlaboro de eŭropaj poŝtadministracioj estas aperigataj poŝtmarkoj en la serio „Eŭropo”. Ili estas dediĉitaj al diversaj temoj montrantaj komunajn radikojn, kulturon, historion kaj komunajn celojn de la eŭropaj nacioj.

El la elsendo 22.10.2021. Legas Pamela – 1′ 25″


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433