Esploristoj el la Scienca Instituto pri la Homa Historio en la germana Jena pruvis, ke la skribo sur sia evoluvojo rapide subiĝas al simpligo por faciligi al ĝiaj uzanoj efikan legadon kaj skribadon. La unua skribo kreiĝis antaŭ pli ol 5 mil jaroj sur la tereno de la Proksima Oriento. En la sekvaj jarcentoj primitivaj skriboformoj aperis en Ĉinio kaj en la Centra Ameriko. Nun antropologoj analizante evoluon de malofta skribo el la okcidenta Afriko tiris interesajn konkludojn pri la skriboevoluo ĝenerale. Ili analizis manuskriptojn verkitajn helpe de la alfabeto Vai, kiu kreiĝis en 1834 en Liberio. Kreis ĝin – inspirite de sonĝo – kelkaj analfabetaj viroj uzante dispremitajn berojn. Ilia alfabeto neniam estis kodita kaj oni ĉiam instruis ĝin en neformala maniero. Tamen evidentiĝis, ke ĝi peras informojn tiom efike, ke eblas per ĝi informi eĉ pri pandemio. La nun faritaj sciencistaj analizoj ebligis kompreni kiom rapide povas okazi ŝanĝoj en alfabeto. Ĝis nun validis hipotezo, ke alfabetoj evoluas de bildoj ĝis abstraktaj signoj. Kaze de Vai-alfabeto ĝi evoluis de komplikaj desegnaĵoj ĝis formoj ĉiam pli simplaj. Sciencistoj aplikante kalkulmetodojn mezuris vidinforman komplikecon de la simboloj kaj sekve de tio konstatis, ke unuopaj simboloj de Vai-alfabeto kun ĉiu jaro fariĝis ĉiam pli simplaj. Simila modelo de la vidinforma simpligo de la skribo estis rimarkita kaze de antikvaj, historiaj alfabetoj. Tio elmontras kiom universala en ĉiuj skribosistemoj estas la fenomeno de simpligo. Similaj esploroj pri la historia evoluo de la skribmanieroj estis okazigitaj baze de lingvoj uzataj sur Malio kaj en Kamerunio. Reage ja la esploroj la niĝeria filozofo Henry Ibekwe komentis, ke la afrikaj idiĝenaj skribsistemoj estas nekontentige ĝis nun uzita informfonto pri semiotiko kaj alfabetsimbolaro.
El la elsendo 18.01.2022. Legas Barbara – 2′ 40″