Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

Thebasa, malkovrita de pola diplomato

$
0
0

Neatendita, bela novaĵo venis el la limo de la scienca kaj diplomatia vivo. Robert Rokicki, la pola diplomato el la ambasado en Ankaro, la ĉefurbo de Turkio, malkovris lokon, kie en la antikva epoko troviĝis Thebasa, la urbo, kiun arĥeologoj serĉis dum la lastaj du jarcentoj.
Pri Thebasa skribis en la unua jarcento de nia erao en sia “Naturhistorio” la romia sciencisto Plinio la Maljuna. Ĝi estis la komerca nodo ĉe la Toros-montaro en la hodiaŭa Turkio, granda, sed ne esenca. Tamen en la 8-a jarcento Thebasa fariĝis tre grava fortikaĵo, kiam bizancaj landoj troviĝis sub la araba administracio. En 796 ĝiaj defendantoj batalis fervore kontraŭ la invadantoj, sed pro la akvomanko ili devis kapitulaci venkite de emiro Abudrrahman bin Abdalmalik. En 805 la urbo kun la kastelo estis renovigita fare de imperiestro Nikeforos la Dua Fokas. Ĝiaj muroj ne sukcesis defendi ĝin kontraŭ kalifo Harun ar-Rasxid, kiu konkeris  Thebasa-n la sekvan jaron. Tio estas la lasta fidinda informo pri ĉi-tiu urbo. En la 12-a jarcento en la listo de aziaj episkopejoj troviĝas iu Tibassada, sed oni ne certis, ĉu tiun lokon eblas identigi kun Thebasa.
Multaj scientistoj klopodis precize lokalizi la antikvan urbon, sed neniu proponita loko prenis en konsideron la tuton de la ekzistantaj karakterizaĵoj. Robert Rokicki en sia esplorado kolektis ĉiujn informojn el la malnovaj fontoj kaj aldonis al ili tian faktoron, kiel la naturaj kondiĉoj bezontaj por la funkciado de granda kaj prospera urbo. Sekve li sukcesis difini aron da taŭgaj lokoj vizitinte ĉiujn elektitajn de si vilaĝojn kaj urbetojn. Li daŭrigas esploradon, sed kiel li mem konfesis, tuj post kiam li proksimiĝis al la nuna vilaĝo Pinarkaya li ricevis la senton, ke ĝuste ĉi-tie estis Thebesa.
Unue, la antikva Thebesa troviĝis ĉe Toros-montaro. Sekve, la urbo estis grava komerca centro, lokiĝinte ĉe la vojkruciĝo. Trie, la granda urbo ne povis malaperi senspure, devis resti kelkaj ruinoj, prilaboritaj ŝtonoj, eble aliaj postlasaĵoj. Kvare, la araboj konkeris la kastelodefendantojn apud la urbo, tial proksime devis ekzisti almenaŭ ruinoj de granda milita konstruaĵo. Kvine, la granda urbo bezonis por sia ekzisto spacon kaj akvon.
Ĉiujn ĉi faktorojn Pinarkaya plenumis i.a. situante  sur la altebenaĵo ĉe la deklivoj de Toros montaro. Ĉirkaŭ Pinarkaya etendiĝas kamparo, abundas akvofontaj. Nun la vilaĝo ne gravas en la turka transporta sistemo, sed en la antikva epoko ĉi-tie pasis vojoj inter la grandaj urboj de Bizanco, inkluzive de Tars kaj Korykos.
La loka moskeo evidente estas tro granda por la lokaj bezonoj kaj ne estis rekonstruita. La konstruantoj uzis do la jam ekzistantan konstruaĵon, kiu estis verŝajne kristana preĝejo, kion konfirmas lokaj rakontoj kaj legendoj. Ĝia grandeco kaj diversaj ornamaĵoj sur la enmasonitaj ŝtonoj kredigas, ke povis temi pri episkopa rezidejo. Ŝtonoj kun krucaj ornamaĵoj, fragmentoj de kolumnoj kaj aliaj malnovaj konstruelementoj estas videblaj en multaj aliaj domoj. Ĉe ruinoj troviĝas moderna vilaĝa tombejo, sed ĉe la ĉefvojo proksime de la vilaĝo estas la malnova tombejo kun multaj tomboj fositaj en rokoj. Apud la vilaĝo etendiĝas altebenaĵo sur kiu ĝis nun estas videblaj restaĵoj de grandaj konstruaĵoj kaj multa ceramika rubo. Ĉirkaŭis ilin iam dika muro, kiu preskaŭ tutece malaperis. Verŝajne temis pri fortreso protektanta la regionon, kiu tamen ne havis propran akvofonton kaj povas esti, ke post longa sieĝo la defendantoj devis kapitulaci, pro la mortisoifa risko.
Sed ekzistas krome iu aldona argumento lingvistika ebliginta identigi Thebesa kun Pinarkaya. Ĝis la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento la nomo de la vilaĝo estis Divaz, kio fonetike en la turka lingvo multe similas al la nomo de la antikva Thebasa.

El la elsendo 15.02.2022. Legas Barbara kaj Maciek – 4′ 59″


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433