Lastlunde la rusa prezidento, Vladimir Putin agnoskis suverencon de separismaj Luhanska Popola Respubliko kaj Donecka Popola Respubliko. Putin anoncis sian decion en la lunda vespera mesaĝo al la nacio. Lia koncerna dekreto premisas eblecon de almenaŭ oficiala militista subteno de la separismaj respublikoj flanke de Rusio. Al ambaŭ separismaj respublikoj estis direktitaj de Rusio la t.n. pacaj fortoj. Nokte de lundo al marto laŭ peto de Ukrainio okazis eksterordinara kunsido de la Sekureckonsilantaro de la Unuiĝintaj Nacioj. La usona ambasadoro ĉe UNO Linda Thomas-Greenfield difinis la agadon de Rusio kiel provon krei preteston por invado. Ŝi memorigis, ke Putin pretendas al la teritorioj de la eksa rusa imperio kaj ankaŭ de Sovetunio. La agnoskon de separismaj respublikoj en la orienta Ukrainio kritikis la gvidantaro de la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo. Marde unuopaj eŭropaj landoj komencis informi pri la sankcioj aplikotaj rilate Rusion.
El la elsendo 22.02.2022. Legas Milada – 1′ 36″