Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

Enketo de la Pola RetRadio en Esperanto – ĝis 10.03.2022

$
0
0

Karaj Aŭskultantoj kaj Radioamikoj,

Antaŭ 11 jaroj – post la forlaso de la publika strukturo de Pola Radio, grupo de redaktoroj el ĝia E-Redakcio kunlabore kun aktivaj aŭskultantoj – inter kiuj kun la plej fidela el la fidelaj, Bruce Crisp – prizorgas la funkciadon de la Pola retRadio en Esperanto. Jam pasintjare okaze de la 10-jariĝo ni komencis cerbumi pri iuj modifoj. Sed ni ne faris profundajn ŝanĝojn. La defio akordigi la ŝatojn de la aŭskultantoj kun la redakciaj ebloj sojle de la 12-a ekzistojaro ne malaperis. Antaŭ alpreni konkretajn decidojn nia redakcia skipo lanĉas enketon. Ĉe la reta adreso https://forms.office.com/r/G23nvaDLh1 partoprenu ĝin tiele kunhelponte al ni  plue, pli bone servi al vi, niaj aŭskultantoj. Sekve do, ni atendas gesinjoroj viajn respondojn; dankon pro la diskonigo de nia enketo. Bonvolu atenti, ke eblas partopreni ĝin anonime. Viajn respondojn ni atendas ĝis la 10-a de marto 2022.

Anticipan dankon!


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433