Plimulto de novaj plantspecioj estas priskribataj nuntempe baze de sekigitaj plantoj kolektitaj antaŭ multaj jaroj en herbarioj. Okazas, ke iu herbaria specio neniam plu estas retrovita en la natura medio. Doktorino Monika Lipińska kaj profesoro Dariusz Szlachetko el la Katedro pri la Klasado de Plantoj kaj Naturprotekto ĉe la Biologia Fakultato de Universitato en Gdansko estas pli bonŝancaj. Ili malkovris novan orkidon de la specio Maxillaria. Tiu ĉi planto kun intense flava koloro aperas sur limigita surfaco en la ekvadora provinco Carchi. Maxillaria anacatalinaportillae Szlach. & Lipińska, tiel ĝi nun nomiĝas estas renkontata en nebulaj pluvarbaroj de la norda Ekvadoro. Temas verŝajne pri specio en plej granda grado minacita. Ĝiaj maloftaj populacioj estas elmetitaj je negativa influado de homo kaj klimatŝanĝoj. Jam en 2003 Alex Portilla el la firmo Géneros Ecuatorianos Ecuagenera Cia. Ltda plukis la planton kaj lia firmao komencis ĝin vendi sub neformala nomo Maxillaria sanderiana xanthina. Ĉar ambaŭ polaj sciencistoj diversokaze renkontis ĉi tiun planton (en privataj kolektoj kaj okaze de orkidoekzpozicioj) ili rimarkis en la plantkonstruo malakordajn karakterizaĵojn rilate al Maxillaria sanderiana. La firmao Ecuagenera liveris al d-ino Lipińska la esplormaterialon, kiu estis subigita al filogenetikaj kaj detalaj morfologiaj ekzamenoj. Pola scienckolektivo pruvis, ke temas pri specio pli frue ne klasita. En la lastaj jaroj specialistoj el la Gdanska Universitato gvidis intensajn esplorojn pri klasado kaj polenado de Maxillariinae. Ili ekzamenis koncernajn herbariajn materialojn kaj partoprenis multajn ekspediciojn al la Centra kaj Suda Ameriko.
El la elsendo 08.03.2022. Legas Tomek – 2′ 11″