La 1155-a E_elsendo el la 25.03.2022 ĉe www.pola-retradio.org
En ĝia enhavo vi aŭdas, gesinjoroj komence kulturkronikon:
– pola desegnistino nomumita por Andersen-premio; Arta instalaĵo inspirita de fiziko; polaj kulturinstitucioj disponigas siajn rezidejojn al ukrainaj artistoj;
– Nia felietono estas dediĉita al la nova Historimonumento, kiu estas la 15-jarcenta Klostra Komplekso en la urbo Radom. Tiu informo estas ankaŭ por ni preteksto prezenti legendon pri la kreiĝo de la urbonomo.
– En la E-komunuma segmento ni informas pri la Universala Kongeso en Montrealo al kiu eblas – la lastan fojon favorepreze – aliĝi ĝis la 31-a de marto. Alia limdato pasonta fine de la marto estas la Belartaj Konkursoj de UEA-2022.
Muzike ni proponas la kanzonon de Merlin „Bluaj fragoj” kaj la E-version de la kanzono „La vivo rozas” en la plenumo de Joëlle Rabu.
La programinformon akompanas la interreta foto de la nova Historimonumento en la urbo Radom. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003.
La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.