Dum sia antaŭnelonga vizito en Irano, la pola ministro por la eksterlandaj aferoj Zbigniew Rau malfermis ekspozicion en la teherana Akademio de la Belartoj „La trakoj de Espero. Odiseo de Libereco”. Ĝi estos rigardebla ankaŭ en Isfahan, laŭvica urbo ligita kun la historio de polaj ekzilitaj el la lando fare de Sovetunio. La ekspozicio proksimigas ne nur ilian historion, sed ankaŭ pli vastan kuntekston de la 2-a mondmilito, kiam antaŭ 80 jaroj poloj kune kun la armeo de generalo Anders forlasis la sovetian ekzilon kaj estis akceptitaj en Irano. Tiu ĉi lando fariĝis tiam la rifuĝejo por miloj da poloj, kiuj dum la evakuo de la Pola Armeo sub la komando de generalo Anders povis forlasi la >nehoman sovetian ekzilejon< kaj en septembro 1942 estis dislokitaj en Irano kaj Irako.
Inter la 24-a de marto kaj la 4-a de aprilo 1942 tra la haveno en Krasnowodsk – nun Turkmenbaŝi – al Irano estis evakuitaj 43 850 personoj, inkluzive de 33 mil soldatoj. Akompanis ilin miloj da civiluloj, inkluzive de infanoj, elĉerpitaj fizike kaj psike post la estado en la foraj regionoj de Sovetunio. Por multaj tio estis la unusola ŝanco transvivi. La dua etapo de la evakuado okazis en aŭgusto. Al la haveno Pahlavi – nun Bandar-e Anzali – oni transportis ĉirkaŭ 70 mil soldatojn kaj civilulojn. Sume en Irano estadis preskaŭ 120 mil polaj civitanoj. Parto de ili restis tie ĝis la militfino. La urbo Isfahan perskribis apartan paĝon en la historio de poloj evakuitaj al Itano. Nome ĝi akceptis apartan grupon de la polaj rifuĝintoj, infanojn, ĉefe orfojn, kiuj dank’ al korfavora, varma rilato de irananoj povis ne sole transvivi, sed ankaŭ lerni kun siaj samaĝuloj. Unu el tiuj infanoj estis konata pola esperantistino Ada Fighiera Sikorska, kiu priskribis sian historion en la aŭtobiografia libreto „De tajdo ĝis minaretoj’.
Dum la inaŭguro de la ekspozicio la pola ministro emfazis dankemon pro la sevavara helpo de Irano en la jaroj de la 2-a mondmilito, pro zorgo kun kiu polaj tombejoj kaj lokoj de memoro en Irano estas flegataj.
El la elsendo 20.05.2022. Legas Maciek kaj Barbara – 02’51”