La Eŭropa Konisilio atribuis al Ukrainio kaj Moldavio la statuson de kandidatoj al la Eŭropa Unio. Ne ĉiuj verdire reagis entuziasme. Gvidantoj de iuj balkanaj ŝtatoj esprimis sian elreviĝon tiukuntekste, kiel landoj, kiuj jam de dek kelkaj jaroj kiel kandidatoj atendas aliĝon al la Unio. La Norda Makedonio ricevis la statuson de la kandidato antaŭ 17 jaroj, Albanio kaj Serbio havas ĝin de 13 jaroj kaj Montenegro de 12 jaroj. Koncerne Kartvelion la uniaj gvidantoj agnoskis ĝiajn aspirojn al la membriĝo, sed decidis ke la statuson de la kandidato ĝi ricevos nur post kiam ĝi solvos la t.n. „prioritaraj aferoj”.
El la elsendo 25.06.2022. Legas Barbara – 00’55”