Aŭtune de la 2023-a jaro en la Katolika Universitato (KUL) de Johano Paŭlo la 2-a en Lublino (la orienta Pollando) startos kuracistaj studoj. Komence studos tie medicinon 60 personoj. La 6-an de majo KUL subskribis en Romo kunlaboran interkonsenton kun la Universitato “La Sapienza” kaj kun la Polikliniko Gemelli. KUL kaj “La Sapienza” deklaris interalie engaĝiĝon pri du projektoj. INOFLAM ĉirkaŭprenos laboratoriajn kaj klinikajn studojn pri tiaj degeneraj malsanoj, kiel fibrozo, kancero kaj kormalsanoj. ANDROMEDA koncentriĝos pri ekstrakto kaj identigo de naturaj antibiotikoj kaj kontraŭinflamaj medikamentoj, produktataj de unuĉelaj organismoj en la kondiĉoj de mikrogravito. Pli frue la Saninstituto ĉe KUL ligis proksiman kunlaboron kun la Medicina Kolegio de Viskonsino en Usono koncerne la studentan interŝanĝon kaj medicinajn esplorojn, ĉefe rilate onkologion. Krome, KUL kunlaboras kun la medicina fakultato de la hispana Universitato de Pamplona, kiu estas unu el la plej bonaj privataj medicinistaj eŭropaj edukcentroj. Dank’ al kunlaboro kun la plej bonaj universitatoj de la mondo, medicinaj studentoj ĉe KUL povos akiri konojn baze de la plej novaj esploroj de la plej elstaraj specialistoj.
El la elsendo 25.07.2022. Legas Milada – 2′ 02″