Unu el la „patroj” de la profesia E-redakcio de Pola Radio, kreiĝinta la 4-an de aprilo 1959, red. Jerzy Uśpieński mallonge gastas en nia ĉi-semajna Leterkesto. Komence de la 324-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri la ekspozicio senvualiganta kruelaĵojn de la 2-a mondmilito „Wołyń 1943. Ili vokas el tomboj, kiuj ne ekzistas”, kiu nun estas prezentata en Krakovo. Nia felietono proksimiganta konindan konon traktas pri la kreinto de la Transanda Fervojo, Ernest Malinowski. Zbyszek Matczak informas pri revivigo de iu E-evento en la esperantista vivo de Szczecin okazonta jam morgaŭ. Fine ni renkontiĝas kadre de Leterkesto, en kiu dominas reagoj je la 55-a jubileo de la unua profesia E-Redakcio en la publika radiostacio, kiu estis Pola Radio. Informo kaj felietono tradicie estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
↧