Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

Laboratoriaj nutraĵoj

$
0
0

En aprilo la UN-a organizaĵo por la Nutrado kaj Agrikulturo FAO kune kun la Monda Sanorganizo WHO publikigis raprton pri laboratoriaj nutraĵoj. La 134-paĝa dokumento mencias eĉ 53 minacojn por la homa sano – de alergioj ĝis tumoroj – lige kun la nova speco de nutraĵoj, anstataŭigontaj viandon. Krom tio la raporto elmontras erarigadon de konsumantoj flanke de la produktantoj de sintezitaj nutraĵoj. Laŭ la aŭtoroj de la dokumento la aplikado de tiaj difinoj kiel „viando”, kokidaĵo” aŭ „fiŝo” trompas klientojn. Spite tiun oficialan difinon la nutroprodukto el laboratorio estas nek viando, nek estis bredita. La raporto de ambaŭ organizoj atentigs ankaŭ pri aliaj aspektoj – krom minacoj por la homa sano – ligitaj kun surmerkatigo de la sintezitaj nutraĵoj. Temas pri etikaj demandoj, mondkonceptaj konsideroj, preferoj kaj akceptemo de la konsumantoj, nutrodilemoj, produktokostoj, prezoj de finproduktoj. La aŭtoroj de la dokumento atentigas, ke la tuta laboratoria procezo de nutraĵproduktado pli similas la produktadon de medikamentoj kaj tial – rilate ilin – necesaj estas postuloj, kiuj validas en la faramacia industrio.

El la elsendo 30.06.2023. Legas Milada – 01′ 13″


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433