Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

Subrivera tunelo ligas insulojn de Świnoujście

$
0
0

Świnoujście en la nordokcidenta Pollando estas la unusola urbo en Pollando situanta sur 44 insuloj. La plej grandaj estas Wolin kaj Uznam, sur kiu troviĝas la administra-serva urbocentro kaj markvartalo. Ekde hodiaŭ anstataŭ trafikado per du pramoj – kio kaŭzis delonge trafikprokrastojn, aparte en la somera sezono, ekligis ilin la subrivera tunelo.
Ĝi estas la plej longa subakva trafikvojo en Pollando havanta 1484 metrojn. Ĝia borado komenciĝis en marto 2021. La tuta vojo inter ambaŭ insuloj longas ĉirkaŭ 3, 2 kilometrojn. La traveturo per la subakva tunelo postulos du minutojn. Pliaj du necesos por trapasi la tutan vojon inter la insuloj aldonante la ekstertunelan alveturvojon. La tuta entepreno kostis pli ol 912 milionojn da zlotoj. La Eŭropa Unio subvenciis la entrepenon per 775 milionoj, la ceteraj rimedoj devenis el la propra buĝeto de la urbo.
Hodiaŭ, post la oficiala inaŭguro la tunelo estis disponigita al la publiko, okazis organizita laŭe de ĝi vetkuro kaj sekve traveturo de biciklistoj. La loĝantoj kaj iliaj gastoj trafikis per turismaj veturiloj. La tunelon ekde la vendreda vespero uzas jam stiritoj. Busoj funkcios ekde sabato.

El la elsendo 30.06.2023. Legas Barbara kaj Krystyna – 01′ 46″


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433