Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

E_elsendo el la 31.07.2023

$
0
0

En la 1260-a E_elsendo el la 31.07.2023 Torino:

• Aŭdiĝas la lunda raporto pri la 108-a UK en Torino, en kiu komence Pamela Krzypkowska dividas kelkajn impresojn pri iuj el la programeroj, kiujn ŝi partoprenis dum la matena kaj posttagmeza kongresa programo.
Sekve gastas ankaŭ nia mikrofono la reĝisoro de la Kongresa Temo, Thomas Bormann kaj la reprezentanto de TEJO, Tobiasz Kubisiowski. Laŭvice pri la dumkongresa sin prezento de la Eldonejo Lorenz ni mallonge interparolas kun Alvaro Motta.
• La interreta foto akompananta la programinformon devintus aperi ĉe nia raporto el la 30.07: Barbara Pietrzak kaj Fernando Maia en la subĉiela studio post la dimanĉa Nacia Vespero.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433