En la 1262-a E_elsendo el la 03.08.2023 ĉe www.pola-retradio.org:
troviĝas nia 5-a raporto el Torino.
Antaŭ nia mikrofono gastas prof. Fabrizio Pennacchietti, la rektoro de la nunjara, 76-a Internacia Kongresa Universitato.
Ni prezentas fragmenton de la Aŭtora Duonhoro, kiun en la ĵaŭda matena programo havis Mikaelo Bronŝtejn.
Pamela en sia raporto rakontas pri la lasta el la paroligaj kursoj por mezniveluloj kaj evidente pri la venka por la E-teamo futbalista matĉo kontraŭ la teamo de torinaj enmigrintoj.
La interreta foto akompananta la programinformon prezentas nian, t.e. esperantistan futbalistan temon.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.