Per la ekspozicio „Muzeo kreiĝinta el amo al la arto kaj al la lando”, kiu traktas la historion de la Muzeo de Lubomirski-princoj kaj de ĝiaj plej valoraj kolektoj, estis inaŭguritaj solenaĵoj ligitaj kun ĝia 200-jara jubileo. La muzeo konsisitigana nun parton de la Nacia Ossoliński-Instituto estis inaŭgurita en 1823, kaj por la vizitantoj ĝi estis malfermita kelkdek jarojn poste, en 1870. La Muzeo estis likvidita de germanoj dum la 2-a mondmilito kaj ligita al la reaktivigita Ossoliński-instituto en 2007. La funkcianta en Lvovo ĝis 1940 Muzeo de Lubomirski-princoj estis unu el la plej gravaj kulturinstitucioj sur la polaj teritorioj havante la statuson de privata kolekto. La muzeo disponis pri pluraj nepritakseble valoraj artverkoj de la polaj kaj eksterlanaj artistoj, inter kiuj troviĝis laboraĵoj i.a. de Dürer kaj Rembrandt. Plimulto de ĝiaj kolektoj restis en la lvovaj muzeoj kaj nur malmultaj trafis al la vroclava Ossoliński-instituto kaj la tiea Nacia Muzeo. Nun en Pollando troviĝas apenaŭ parto de la iama muzea kolekto de Lubomirski-princoj. La konserviĝintaj kaj revenigitaj al Pollando post la miltio artverkoj estis dum la lastaj jardekoj kompletigataj kaj pridokumentataj en la muzeaj kabinetoj de Ossoliński-instituto. La ekspozicio „Muzeo kreiĝinta el amo al la arto kaj al la lando” estos prezentata ankaŭ en loko Przeworsk, en Lvovo, Vieno kaj en Parizo. La jubileaj eventoj daŭros ĝis junio 2024. Por decembro estas planita popularscienca publikaĵo pri la kolektoj, historio kaj homoj, kiuj kreis la Muzeon de Lubomirski-princoj.
El la elsendo 25.08.2023. Legas Maciek – 01′ 35″