Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

Kreskanta populareco de la nederlanda filologio

$
0
0

En Pollando kaj en aliaj landoj de la regiono kreskas inter la studentoj la populareco de la nederlanda lingvo. En Vroclavo funkcias Katedro de la Nederlanda Filologio, la plej granda en la centra-orienta Eŭropo. Tie la nederlandan dum la bakalaŭraj kaj magistraj studoj lernas ĉiujare inter 170 kaj 200 studentoj. Temas pri la sama nombro de studentoj, kiu lernas ĝin dum la unua studjaro en Nederlando mem. La nederlandan filologion eblas studi ankaŭ en aliaj polaj altlernejoj kiel ekzemple en Poznano aŭ Lublino. La populareco de la nederlanda lingvo kiel studobjekto parte ligiĝas kun ekonomiaj konsideroj. Nederlandaj firmaoj eksterlande kaj aliaj internaciaj korporacioj volonte dungas personojn konantajn la lingvon. Pro la fakto, ke ĝia kono estas malpli ofta ol de la angla aŭ germana, la regantaj ĝin pesonoj povas kalkuli je bonaj salajroj.

El la elsendo 10.09.2023. Legas Maciek – 01′ 04″


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433