Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

Sekvoj de plezurlegado

$
0
0

Personoj, kiuj ekde la frua infanaĝo legas pro plezuro pli sukcese solvas kognajn testojn, karakteriziĝas – enirante la adoleksan aĝon – per pli bona psika sano. Tion konstatis esploristoj el Kembriĝo, Warwick kaj Fudan baze de esploroj faritaj inter 10 mil usonaj dekkelkjaruloj. Oni komparis donitaĵon pri infanoj, kiuj komencis la plezurlegadon inter la 2-a kaj la 9-a vivojaroj, kun aliaj kiuj komencis fari tion poste aŭ entute ne lasis sin logi de plezurlegado. En la analizo estis konsideritaj pluraj faktoroj, kiel ekzemple ilia ekonomi-socia statuso. Iom malpi ol la duono aŭ entute ne logis sin de plezurlegado, aŭ nur malofte. La ceteraj praktikis la plezurlegadon jam en la aĝo inter la 3-a kaj 10-a vivojaroj. La analizoj elmontris fortan ligon inter la fruaĝa plezurlegado kaj pli bonaj kongnaj testorezultoj esplorantaj memoron, parolevoluon kaj la kapablon lerni efike, kion elmontris lernorezultoj. La legantajn infanoj karakterizis pli bona psika sano. Ili manifestis malpli da simptomoj ligitaj kun streso, deprimo, agreso kaj malobservado de sociaj reguloj, ili kapablis pli bone koncentriĝi. Samtempe infanoj, kiuj komencis legi fruaĝe pasigis kiel dekkelkjaruloj malpli da tempo antaŭ la ekranoj de televidilo, komptulilo aŭ poŝtelefono, ili pli longe dormis. La skanitaj cerboj de legemaj infanoj evidentiĝis esti pli grandaj aparte en la regionoj respondecaj pro kognaj funkcioj. Sciencistoj elmontris krome diferencojn en iliaj cerboregionoj ligitaj kun la psika sano, konduto kaj atento. Samtempe esploristoj el Britio kaj Usono informis en la peridaĵo Psikologia Medicino, ke optimuma hornombro dediĉta al la legado devus egali al 12 horoj semajne. Pli da alportas neniujn evoluavantaĝojn, eĉ pli oni notas poioman malkreskon de kognaj kapabloj.

El la elsendo 10.10.2023. Legas Barbara – 02′ 40″


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433