En la 1278-a E_elsendo el la 20.10.2023 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas Geoffrey Greatrex, la prezidanto de la Kanada E-Asocio, kun kiu ni parolas pri la movado en la lando de la pasintjara UK, krome pri liaj profesiaj taskoj kaj la traduko el la malnovgreka de historio de militoj de Prokopio de Cezareo, i.a. en Esperanton.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri daŭra kreskotendenco konsumi legomojn kaj fruktorjn; pri rekta trajnkonekto inter Varsovio kaj Munkeno ekonta komence de decembro; pri denove ĉiam pli da turistoj en Krakovo;
• Ni adiaŭe donas la atenton al la forpasinta en oktobro varsovia esperantistino, Teresa Kosieradzka;
• En la sciencbultena rubriko ni revenas al la jam traktita en niaj elsendoj fenomeno, nome muziko influanta niajn konsumismajn inklinojn.
• Ĉi-foje ne kanzono, sed poezio aperas en la daŭro de la elsendo. Paulo Sergio Viana deklamas sian poeziaĵon „Amdeklaro”. La akompana interreta foto prezentas aŭtunkoloran angulon de Krakovo, kiu rekonkeris nunjare eksterlandajn turistojn.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.