En la 1279-a E_elsendo el la 25.10.2023 ĉe www.pola-retradio.org:
• Ni prezentas felietonon dediĉitan al Korczak Ziółkowski, poldevena usona skulptisto, la aŭtoro de unu el la plej grandaj rokskulptaĵoj en la mondo dediĉita al la heroo de siuoj en la Suda Dakoto, Freneza Ĉevalo.
• En la kulturkroniko ni informas pri la kandidatigo de la novaj legejoj de la Nacia Biblioteko al la pretiĝa unia premio; pri la 30-jariĝo de la Pola Instituto en Duseldorfo.
• En la E-komunuma segmento ni referencas al speciala mesaĝo de UEA por la Tago de la Unuiĝintaj Nacioj. Ni informas pri komenciĝanta kunlaboro de litovaj esperantistoj kun la Kauna Universitato; pri la aĉetebla jam „Belarta Rikolto” 2023, eldonita de Mondial.
• Muzike akompanas nin la kanzono „Vi trompis min” el la bitigita albumo de ĴeLe „Kukoj kun fromaĝ’”, kiun inaŭguris oficiale la 24-an de oktobro Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/359-kukoj-kun-fromaĝ-la-kvara-esperanto-albumo-de-ĵele-oficiala-apero-la-24an-de-oktobro-2023.html.
• Nian programinformon akompanas foto pri la nuna aspekto de la skulptaĵo de Korczak Ziółkowski dediĉita al la Freneza Ĉevalo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.