Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

”Lupoj. Hitorioj veraj” kun EMYS-premio

$
0
0

La germana versio de la bildstrio „Lupoj. Historiaj veraj”, eldonita de Moritz Verlag ricevis la premion EMYS pro la plej bona nefikcia libro por infanoj kaj junuloj. Aŭtoras ĝin Michał Figura el la Ekologia Subinstituto de la Biologia Fakultato de la Varsovia Universitato kaj Aleksander kaj Daniel Mizieliński, kiuj ankaŭ ilustris ĝin. La libro „Lupoj. Historioj veraj” bildstrie prezentas la vivon de ĉi tiuj bestoj kaj esplorojn pri ili. Ĉiuj libroherooj estas sciencistoj profesie okupiĝantaj pri lupoj i.a. habilitiĝinta dotorino Sabina Pierużek-Nowak kaj habilitiĝinta doktoro, inĝeniero Robert Mysłajek. Laŭ la pritakso de doktorino Ulrike Clausen, ĵurimembro kaj veterinaro, temas pri ekscita kaj ĝisfunde traktanta la temon libro, distingiĝanta fone de aliaj dediĉitaj al la samaj bestoj. La premio EMYS estas atribuata de la societo proWissen kaj la urba biblioteko de Potsdamo. La pola eldono de la libro ricevis nunjare la ĉefpremion en la katerogio „Libroj por infanoj kaj junularo” en la konkurso „La plej bela pola libro 2022” organizata de la Pola Societo de Libroeldonistoj.

El la elsendo 30.10.2023. Legas Maciek – 01′ 29″


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433