En la 1281-a E_elsendo el la 05.11.2023 ĉe www.pola-retradio.org:
• La hodiaŭa felietono de Michał Łabenda estas dediĉita al la kandidatigoj de poloj por la plej prestiĝa premio en la filma branĉo, Oskar-statuetoj.
• En la komenca kulturkroniko ni informas pri ekspozicio dediĉita al Mikołaj Kopernik en la konstruaĵo de Curia Iulia ĉe Forum Romanum; pri la oktobra Chopin-konkurso, en kiu pianistoj ludis per historiaj instrumentoj; pri historia kolekto de Oraj numismataĵoj en Krakovo.
• En la E-komunuma segmento ni prezentas la raportan informon de la Ĝenerala Direktoro de UEA, Martin Schäffer pri UEA-helpo por Ukrainio.
• Muzike akompanas nin la kanzono „Homoj”, kiun kantas Flávio Fonseca akompanante sin per gitaro. Ni krome informas pri novaĵoj, ĉe BrazilMuzika Klubo kaj karaokeaj videoj: https://mailchi.mp/c228645b8a5b/brazilmuzika-klubo. Ni prezentas fragmente ukrainan popolan kanton „Salika ponteto”.
• Nian programinformon akompanas foto de la Kopernik-monumento de Tomasz Oskar Sosnowski, pruntestarigita antaŭ Curia Iulia.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.