En la 1283-a E_elsendo el la 15.11.2023 ĉe www.pola-retradio.org:
• Nian hodiaŭan felietonon ni dediĉas al la fago-arbaroj en la Nacia Parko de Bieszczdy-montoĉeno ekde 2021 troviĝantaj en Unesko-listo de la monda kulturheredaĵo.
• La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la postkonservista ekspozicio prezentanta la renovigitan de polaj specialistoj figuron el Boim-katedralo en Lvovo; al tre favora akcepto fare de poloj de la plej nova filmo kandidatigita por Oskar-premio „Kamparanoj”.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri La 8-a Memorialo Lucija Borčić de Kroata Esperantista Unuiĝo kaj pri la okazinta kadre de ĝi AMO-simpozio pri Esperanto en bibliotekoj. Ni prezentas la rezultojn de la 7-a tradukkonkurso honore al Lucija Borčić kaj la 7-a Foto-konkurso „Kroatio de via okulo”. Ni informas pri UEA-mesaĝo por la Tago de Toleremo (16.11).
• Ni omaĝe adiaŭas la forpasintan longdaŭran aŭskultantinon kaj kunlaborantinon de la E-redakcio de PR Terttu Tyynelä, kiu kune kun Sirkka Mattlin el Finnlando gastis antaŭ nia mikrofono en 2013. Ni prezentas fragmenton de tiu interparolo.
• Nian programinformon akompanas foto prezentanta la polajn fagoarbarojn, troviĝantajn sur Unesko-listo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.