Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

E_elsendo el la 25.12.2023

$
0
0

En la 1291-a E_elsendo el la 25.12.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la hodiaŭa Kristnasketosa elsendo nia antaŭmikrofona gasto estas prof. Fabrizio Pennacchietti, kiu dum la antaŭmikrofona renkontiĝo, kiu parte aŭdiĝis en nia kongresa sonraporto el la komenco de aŭgsuto, parolas ankaŭ pri la graveco de Torino por lia esperantistiĝo kaj pri lia familio, en kiu Esperanto ne malgravis, eble eĉ estonte pli prosperos;
• En la unua tago de Kristnasko ni informas pri konkursrezultoj, nun publike rigardeblaj, por la plej bela kristnaska kripeto de Krakovo kaj pri tio kiel poloj solenas Kristnaskon 2023;
• Laŭvice iom da atento ni donas al la vitraj kristnaskaj ornamaĵoj, vitrogloboj. Tre multaj el ili estas produktataj en Pollando;
• La programon muzike akomanas diversaj kristnaskaj kantoj en E-tekstovesto. La akompana al la programinformo interreta foto prezentas kelkajn el la polaj kristnaskaj vitrogloboj manufakture produktitaj;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433