Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

E_elsendo el la 15.01.2024

$
0
0

En la 1295-a E_elsendo el la 15.01.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri brila – laŭ la frekventeco 2023 – por la Wawel-kastelo en Krakovo; pri la realigita unua etapo de la projekto „La historio de la Malnova Kastelo – forgesita heredaĵo” en Łańcut; pri la kultura oferto por la feriantaj infanoj kaj gejunuloj.
• Per nia arkiva felietono el la Pola Radio ni reinvitas konatiĝi kun koninda Łańcut en la sudorienta Pollando – ĝia kastelo kaj parko.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la senpage elŝutebla januara numero de la revuo „Esperanto” kaj aliaj numeroj aŭ legitaj revutekstoj ĉe uea.org. Ni informas pri speciala programo de ILEI ligita kun la E-nivela instruado.
• Muzike akompanas nin Oliver Tzaut per la kanzonfragmento „Sur step’ moldava” kaj ankaŭ Joel Muhire kaj lia muzikigita poeziaĵo „Pri Esperanto”.
• Ĉe la programinformo aperas interreta foto prezentanta unu el la ĉevalveturiloj el la kolekto de la Kastelo en Łańcut.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433