Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

E_elsendo el la 20.01.2024

$
0
0

En la 1296-a E_elsendo el la 20.01.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ ni proponas la unuan en la nova jaro Trarigardon de la E-Gazetaro, en kiu ni foliumas la tri unuajn numerojn de „Kontakto” sub la redakto de Karina Oliveira kaj la 5-an pasintjaran numeron de „Esperantolehti” de Finna E-Asocio.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri kontrakto de la pola Solaris kun la urba transporto de Ĝenovo pri livero de elektraj trolebusoj; pri la pola vorto de la Jaro 2023; pri la 15-a eldono de la bjalistoka Universitato por Infanoj.
• En la scienca bulteno ni donas la atenton al la recikligado de arĝento kaj noblaj metaloj i.a. el la radiografaĵoj.
• E-komunume ni informas pri preparoj al la Aruŝa UK per speciala seminario por afrikanoj okazinta en la urbo jarkomence.
• Muzike ni aŭdas la tekston de Marjorie Boulton „Por paco” por la muziko de Gianfranco Molle. La interreta foto rilatas al nia Trarigardo de la E-gazetaro, en kiu i.a. ni foliumas la tri unuajn numerojn redaktatajn de Karina Oliveira.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433