La 5-an fojon, la 19-an de februaro estis solenita la Tago de la Pola Scienco, kiu estis starigita en la naskiĝdatreveno de Nikolao Kopernik, nunjare la 501-a. Ĝia celo estas inspiri al la sekvado de polaj esploristoj kaj firmigi interesiĝon pri la scienco ĝenerale. La tago ebligis iom retrorigardi por konstati, ke en Pollando aktuale funkcias 578 altlernejoj kaj sciencaj institucioj: 135 publikaj altlernejoj, 212 nepublikaj kaj 17 ekleziaj. Krome ekzistas 211 sciencaj institutoj, inkluzive de i.a. 70 esplorinstitutoj, 68 sciencaj institutoj de la Pola Sciencakadmio, 22 institutoj de la Esplorreto Łukasiewicz kaj unu internacia instituto. Ni havas pli ol 1 200 000 studentojn, en kiu nombro 58 procentojn konsistigis virinoj, pli ol 24 mil doktoriĝantojn kaj iom pli ol 82 etatajn akademiajn instruistojn inter kiuj viroj konsistigis pli ol la duonon. La festo lanĉita en 2020 esprimas la rekonon por la atingaĵoj de polaj sciencistoj en pli ol unumiljara historio de la pola nacio kaj ŝtato. Inter la plej elstaraj figuroj de la pola scienco oni menciis i.a. tiajn sciencistojn, kiel Mikołaj Kopernik, Jan Heweliusz, Ignacy Łukasiewicz, Karol Olszewski, Zygmunt Wróblewski, Maria Skłodowska-Curie, Henryk Arctowski, Ludwik Hirszfeld, Jan Czochralski kaj Stefan Banach.
El la elsendo 20.02.2024. Legas Barbara – 02′ 14″