Kelkajn monatojn post la proklamo de kovimepidemio aperis la termino „longdaŭra kovimo”. Ĝi estas aplikata por difini simptomojn aperantajn dek kelkajn semajnojn post la malsaniĝo, kiujn ne eblas klarigi alimaniere ol per la spertita infektiĝo. Laŭ taksoj la longdaŭran kovimon suferas kelkdek milionoj da homoj. Ĝis nun estis identigitaj ĉirkaŭ 200 simptomoj kun ĝi ligitaj. La plej oftaj estas lacosento, muskoldoloroj, malfacilaĵoj koncentriĝi, spirproblemoj. Ofta sekvo estas kognaj malfacilaĵoj difinitaj kiel cerbonebulo, kiun karakterizas plurmonata sento de psika lezo, subkapablo logike pensi, malfacilaĵoj pri koncentriĝo kaj problemoj kun la memoro. Lastatempe esploristoj el Trinity College Dublin kaj la esplorcentro Neŭroestonteco informis, ke laŭ iliaj esploroj ĉe kovimmalsanuloj aperas lezo de bariero inter sango kaj cerbo, misreguligo inter sangokoagulado kaj akirita rezistosistemo, kiu estas dependa de rekonado de antigenoj flanke de antikorpoj kaj receptakloj rekonantaj antigenon de limfocitoj T kaj B. La ĉefesploristo de Neŭroestonteco, profesoro Matthew Capbell, la estro de la Fakultato pri Genetiko en Trinity College deklaris, ke la unuan fojon estis pruvite, ke likantaj sangovojoj en la cerbo kunlige kun superaktiva rezistosistemo povas esti la ĉefaj kaŭzoj de cerbonebulo ligita kun kovim. Tiu malkovro – laŭ profesoro Capbell -gravas por estonte prilabori taŭgajn kuracmetodojn.
El la elsendo 01.03.2024. Legas Barbara – 02′ 13″