En nia lasta elsendo parolante kun la direktoro de CED, Mark Fettes ni i.a. aŭdis pri la eldonataj de ĝi periodaĵoj. Inter ili estas „IpI” Informilo por Interlingvistoj kaj verdire ĝia unua nunjara numero elektronike venis jam antaŭ kelkaj semajnoj. Per ĝi ni komencu nian trarigardon. Jam unuapaĝe ni trovas informon jam de ni peritan pri la julia nunjare Internacia simpozio pri konstruitaj lingvoj. Signitaj estas la raporto de la pasintjara Nitobe-simpozio kun referenca ligo al la koncerna jutuba videaĵo. Per referenca ligo eblas ekscii pri la nunjara internacia lingvistika kongreso, kiu en septembo okazos ĉe Adam Mickiewicz-Universitato, dum kiu kongreso estas planita ankaŭ laborsekcio pri interlingvistiko. „IpI” per ampleksa nekrologa noto adiaŭas la forpasintan en oktobro profesoron Erich-Dieter Krause, akademianon, unuavice konatan germanan leksikografon, kies E-vortarojn bone konas ĉiuj, unuavice germanaj esperantistoj. Por pola leganto estas interese ekscii pri artikolo de Paweł Dzienis dedĉita al Esperanto kiel lingvo de jura traktado, kiu aperis en la pola „Jarkvarona Revuo de la Internacia Leĝaro”. Apartan atenton „IpI” donas la Jarlibro de Interlingvistika Societo, GIL. Evidente ni ne celas listigi la tutan enhavon, de ĉi tiu interesa numero de „IpI” , sed nepre mi iom koncentriĝu pri la artikolo de Gabriela Skonieczna pri „La Esperanto-kolekto ĉe la Nacia Biblioteko de Pollando”, pri kio ni plurfoje menciis en niaj elsendoj. La aŭtorino, kiu nun praktike okupiĝas pri la ordigado de la veninta al Varsovio materialo prave atentigas, ke jam antaŭ la transdono de la Biblioteko Hodler Varsovio posedis iun el la plej interesaj E-kolektoj, kiu dokumentas la komencon kaj evoluigon kaj de la lingvo kaj de la movado. La koncernaj titoloj estas serĉeblaj per la biblioteka plurlingva katalogo. Kio ne estas al ĉiuj konata, – malgranda parto de tiu kolekto jam bitigita – estas konsultebla kaj elŝutebla rete, ĉe la paĝaro Polona, kiu estas parto de la Nacia Biblioteko. Verŝajne la plej interesaj estas la vortoj de la aŭtorino pri la praktika defio katalogi la venintajn provizojn de Hodler-Biblioteko, pro la fakto, ke ili ne estis pli frue katalogitaj aŭ detale priskribitaj. Gabriela Skonieczna iom detaligas normajn procedurojn de la katalogado, kiujn ŝi devis eklerni ekde la komenco de sia laboro. Kvankam tiu lernado daŭras ŝi ne hezitas deklari, ke sian okupon ŝi traktas kiel fascinan aventuron, kiu ebligas „lerni pere de katalogataj libroj pri la mondo kaj homoj kaj laŭeble plej bone disponigi tiun scion al aliaj, igante la libron bone prilaborita kaj facile serĉebla”. Niaflanke ni esperas, ke Gabriela Skonieczna pri tiu laboro ankaŭ ŝatos paroli kun ni antaŭmikrofone. Jam semajnfine en la finna Oulu disvolviĝos Vintraj Tagoj kaj la jarkunveno de E-Asocio de Finnlando. Tio estas unu el la plej gravaj movadaj informoj en la februara, en la unua nunjara numero de „Esperantolehti”. Ĉi-foje ĝi atingis nin elektronike. Tra 16 paĝoj ni ekscias pri pluraj aliaj eventoj lokaj kun grupa, kursa karaktero. Tiun ĉi numeron malfermas dulingva versio de la enkonduka artikolo de EAF-prezidanto Juha Metsäkallas, sub la pensiga titolo „Kial la finnoj posedu la rusan?”. Mi volas iom citi el liaj rezonadoj, ĉar kiel li atentigis enkonduke „multaj opinias, ke ni ne havu iun ajn rilaton al io ajn, kio rilatas al Rusio”. Sed certe tiajn opiniojn flegas ne sole finnoj. Juha Metsäkallas skribas: „Estas facile forgesi, ke la rusa, kiel postlasaĵo de Sovetunio, estas la lingua franca, la komuna lingvo, uzata en vasta areo por politikaj kunvenoj, komercaj intertraktadoj kaj aliaj aferoj inter diversnaciaj homoj. […] Sed la uzo de la rusa ne limiĝas al komunikado inter diversaj naciecoj. Antaŭ la invado ĉirkaŭ triono de ukrainoj parolis hejme nur la rusan, kvankam granda nombro da ili konsideras sin etne ukrainaj. [….] La aŭtoro daŭrigas „Rusio kiel lando kaj la rusa kiel la lingvo ne perdiĝos. Sendepende de kiu regas en Rusio, ni bezonas la rusan jam pro sekureco: por ekscii, por intertrakti, ktp. Ni esperu, ke la administrado en la lando ŝanĝiĝos kaj demokratio anstataŭigos la nunan, kiuokaze nia helpo estos necesa por konstrui ĝin. Krome la rusa kulturo nenie malaperis aŭ malaperos. La verkoj de Dostojevskij, Ejzenŝtejn, Ŝostakoviĉ, Tolstoj kaj multaj aliaj neniel ruiniĝis. [….] La argumentoj de EAF-prezidanto ne ŝajnas esti dubaj, sed aliflanke rilate al la finnan socion estas interese ekscii pri „la decidoj de kelkaj municipoj**”, kiujn li difinas strangaj, pro la fakto, „ke ili reduktas la instruadon de la rusa aŭ eĉ tute abolas ruslingvajn klasojn”. Fine en ĉi tiu kunteksto la prezidanto de EAF aldonas siajn pensojn kiel esperantisto kaj movadano. Denove mi citu: „Ĉu ni kiel esperantistoj ne specife havas kialon por montri, ke Rusio kaj la rusa lingvo estas io alia ol propraĵo de iu megalomaniulo? La Esperanto-movado ja rigardas lingvan diversecon, de ĉiuj lingvoj, kiel valoran. Ĉi tio validas ankaŭ por la rusa” – fino de la citaĵoj el la atikolo de EAF-prezidanto. „Esperantolehti” per aparta nekrologa noto memorigas la forpasintan en novembro finnan esperantiston d-ron Veli Kolari, kiu antaŭkongrese de la Helsinkia UK gvidis en la publika radio E-kurson kaj sekve de ĝi verkis modernan E-libron „Via dua lingvo”. Kiel ni ekscias „la lernolibro kun ampleksa gramatika parto estis longe uzata en Finnlando ankaŭ post la radia kurso. Multaj finnaj esperantistoj ankoraŭ aktivaj komencis lerni Esperanton danke al la radia kurso aŭ uzante poste la lernolibron, kiu daŭre estas vaste konata kaj ankaŭ iomete uzata. Interesa informo pri la E-lingvaj kursoj pere de la radio, pere de la amaskomunikiloj. Kvankam jam delonge pasis la februara Valentena Tago estas agrable legi la rilatan tekston de Saliko, kiu jen ĝenerale traktas la nunajn kutimojn soleni la tagon, jen ligas al historio kaj la figuro de s-ta Valenteno. Tutcerte por finna leganto estas interese konatiĝi pri la valententagaj kutimoj en Francio, kiujn Saliko mencias baze de informoj de sia franca amikino. Valentena Tago estas internacie konata, sed ne ekzistas ĝeneralaj konoj pri diverslandaj naciaj festoj. Pri sep el inter 16 japanaj festotagoj ni povas iom lerni el la februara numero de „Novaĵoj Tamtamas”, reta internacia gazeto de E-Jokohama, Hama-Rondo. Kelkaj semajnoj jam pasis post la Novjara Tago, kiu tamen internacie ŝajnas komuna. Evidentiĝas tamen, ke japanoj tiuokaze ferias dum tri unuaj tagoj de la nova jaro kaj dum 2-3 tagoj de la pasanta jaro por digne sin prepari al la bonvenigo de la Nova Jaro. Tutcerte specife japana estas Festo de Maturĝo en la dua lundo de januaro. Kiel la leganto ekscias oni tiuokaze gratulas kaj kuraĝigas la junulojn, kiuj konscias sian maturiĝon kaj volas mem starigi sian propran vivon”. La festo celas – kiel ni ekscias – akceli la partoprenon de pli junaj homoj en naciaj aferoj, kaj egaligi la aĝon de plenkreskiĝo al aĝo ĝenerala en la mondo. Kaj ni ekscias, ke ekde 2022 laŭ japana leĝo la plenkreskulo estas persono 18-jaraĝa, kaj ne – kiel iam 20-jaraĝa. Ni informiĝas sekve, ke la 11-an de februaro oni solenis en Japanio la Fondotagon de la Ŝtato kaj la 23-an de la sama monato, de februaro pasis la naskiĝdatreveno de la japana imperiestro, tenoo Narŭito. La plej proksima japana festo estos la 20-a de marto kiel Printempa Ekvinoksa Tago, la festo – kiel estas ak centite – „por admiri la naturon, ami vivaĵojn”. Sed estas krome interese ekscii, ke en Japanio la festo originis el la printempa kortega, la printempa festo por tennoaj prapatroj. Eble ekster Japanio la alveno de Printempo ne estas aparta festo, sed ĉe ĉiuj elvokas ĝojon pro la reviviĝanta naturo. La laŭvica festotago pasos en Japanio la 29-an de aprilo kiel la Tago de Ŝuowa-tempo, kiel ni legas, tra kiu la nacio releviĝis el la ruinoj post sia granda suferado kaj pentras estotecon de la nacio. La lasta menciita ĉi-numere de Akiya Hideo festotago pasos la 3-an de Majo, dum kiu oni memoros la aplikadon de la Konstitucio en Japanio kaj esperas kreskadon de la nacio”. Tio estas informoj interesaj por ni diverslandaj esperantistoj, legantoj de „Novaĵoj Tamtamas”. Sed Jokohamo de tri jaroj fieras ankaŭ pri sia senpage vizitebla E-Muzeo malferma al ĉiuj neesperantistoj. Pri la motivoj de ĝia kreiĝo, la ebleco aĉeti por ĝi apartan konstruaĵon ni ekscias el ampleksa 1-a parto de tiutema artikolo de Doi Hirokaz. Jam baldaŭ, ĉar la 23-an de aprilo E-Muzeo Jokohama solenos sian trijariĝon. Pli frue la latan tagon de marto en la muzeo okazos Hama-Ronda Tago dediĉita al literatura libroserio Oriento-Okcidento. Poste eblos ĉe la bordo de la rivero Ooka rigardi sakurojn kaj 10 pendantajn lanternojn kun la nomo de la klubo.
El la elsendo 05.03.2024. Legas Barbara – 13′ 16″