Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

E_elsendo el la 20.03.2024

$
0
0

En la 1308-a E_elsendo el la 20.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ ni gastigas antaŭ nia mikrofono konatan vjetnaman esperantistinon Ĝojo – Hoan Tran, esperantistiĝintan okaze de la Hanoja UK poste kaj nun vigle aktivantan i.a. en la junulara kaj regiona azia kaj oceana E-movado. Dum siaj studoj en A.Mickiewicz-universitato en Poznano ŝi preparas sin por fariĝi E-instruistino;
• En la komencaj aktualaĵoj ni referencas al la raportaj vortoj de UNICEF-direktorino pri infanaj viktimoj de la milito en Gazao. Ni informas pri la funkciigita en Pollando fabriko pri recikligado de litiaj piloj. Ni sciigas pri distingo de polino, dank’ al kiu la usona kongreso proklamis Internacian Tagon de Virinoj;
• En la sciencbultena rubriko ni parolas pri la pola libro dediĉita al metrologio, kiu nun servas kiel lernolibro en Ĉinio; pri la aperinta en Pollando nova abelspecio Colletes hederae (pole – lepiarka bluszczówka);
. En la hodiaŭa elsendo krome Rico Giacometto donas la unuajn informojn pri la Brita E-kongreso okazonta inter la 3-a kaj la 5-a de majo: https://britakongreso.org/;
• Muzike akompanas nin la kanzono „Printempo” de Inicialoj cd (en fragmento) el la KD „Urbano” eldonita de Vinilkosmo;
• Nia interreta foto ĉe la programinformo prezentas la novan abelspecion, kiu aperis en Pollando;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433