Kiel informis la retejo de Politekniko en Poznano la libro de ĝia nun emerita profesoro, Waldemar Nawrocki, origine eldonita de Springer en 2019 estis tradukita en la ĉinan lingvon. La publikaĵo klariganta la principojn fari mezuradojn kun la plej fajna precizeco utiligante la efektojn de kvantuma fiziko estas rekomendata en Ĉinio kiel lernolibro pri metrologio. Tio estas unua libro, kiu priskribas la novan mezursistemon SI el 2018. Ĝi klarigas la principojn de la difinado de kvantumaj mezurunuoj teorie kaj praktike. En la lernolibro novmaniere estas difinitaj la bazaj unuoj de SI kaj enkondukitaj novaj difinoj de tiaj unuoj kiel kilogramo, ampero, aŭ molo. La publikaĵo priskribas precizajn aranĝaĵojn de kvantuma elektroniko kaj ilian aplikon. La unua pola eldono de la „Enkonduko en la kvantuman metrologion” aperis en 2007 kiel eldonaĵo de la poznana politekniko.
El la elsendo 20.03.2024. Legas Pamela – 01′ 15″