Anarkto estas unu el la plej izolitaj regionoj sur la Tero. Tie ĉi okazas specializaj kaj eksterordinaraj sciencesploroj, kio kaŭzas ke venas tien sciencistoj el la tuta mondo. Longdaŭra izoliteco influas diversajn aspektojn de la homa vivo, i.a. ĝi influis la evoluon de la specioj, kiel i.a. de kanguroj en Aŭstralio. Krome tre longaj distancoj influas evoluon de novaj lingvoj aŭ dialektoj. Jam antaŭ kelka tempo evidentiĝis, ke sciencistoj vivantaj dum ses monatoj en izoliteco sur Antarkto kreis…. propran akĉenton. Favoris tion tre malofta kontakto kun la ekstera mondo kaj la fakto, ke tutajn tagojn kaj vesperojn ili pasigis – parolante pri ĉiaj temoj – ekskluzive en la propara akompano. 26 esploristoj kaj helppersonalo en la brita polusstacio sur la insulo Adelajdo uzis la anglan lingvon, sed pro la internacia konsisto de la esploristoj en la interparolojn pri siaj vivhistorioj, vetero k.s. estis enplektitaj mallongigoj kaj slangaj esprimoj. La tuta grupo partoprenis eksperimenton, kiu konsisitis en la kontrolsekvado kaj registrado de iliaj voĉoj, kio daŭrigis ĉirkaŭ 10 minutojn ĉiun kelkan semajnon. La partoprenantoj dum la registrado ĉiufoje ripetis 29 vortojn i.a. nutraĵo, kafo, aerfluo. Tiuj vortoj estis regule uzataj dum la tagaj konversacioj kaj enhavas vokalojn, kiuj povas varii laŭ la akĉento. Ĉiuj registraĵoj estis sekve analizitaj de specialistoj pri fonetiko en la Munkena Universitato en Germanio. Montriĝis, ke la artikulacio de unuopaj vortoj signife ŝanĝiĝis. Oni asertas, ke la eksperimento pri „antarkta akĉento” povas helpi en klarigo, kial la brita kaj la usona angla lingvoj difrenecas. Ĝi povas kontribui al la esplorado de akĉentoj kaj dialektoj en la tuta mondo. Laŭ sciencistoj ni „infektiĝas” per artikulacio ĉiufoje kiam ni ekas kontakton kun aliaj personoj. Se tio daŭras relative longe, ni alproprigas iujn karakterizajn elparoltrajtojn.
El la elsendo 30.04.2024. Legas Barbara – 02′ 44″