En la 1321-a E_elsendo el la 25.05.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Per nia hodiaŭa felietono ni invitas vin al Varsovio, kiu dank’ al la reĝo Zygmunt III Waza – Sigismundo la 3-a Vasa de ĉ. 400 jaroj estas la ĉefurbo de Pollando;
• La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la nova sezono kun Chopin-muziko en Varsovio; al la finiĝonta morgaŭ en la pola ĉefurbo Internacia Librofoiro; al la baldaŭ finiĝonta ekspozicio pri la Virinoj de ferfojo;
• En la E-komunuma segmento ni citas amplekse el la lasta mesaĝo de UEA lige kun la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo;
• Muzike akompanas Armel Amiot per fragmento de la kanzono „Nek viro nek virino” el lia bita albumeto „Dezertoj” eldonita de Vinilkosmo aperanta kiel oficiala videaĵo – https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/395-oficiala-eldono-de-la-dua-bit-albumeto-de-armel-amiot,-dezertoj-hodiaŭ-la-24-an-de-majo-2024.html;
• La akompana interreta foto prezentas la oleopentraĵon de Bernardo Bellotto (la 18-a jarcento). Ĝia motivo estas alrigardo al Krakowskie Przedmieście flanke de la iama Krakova Pordego ĉe la Sigismunda Kolono;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.