Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

Nova turisma atrakciaĵo ĉe Wolin

$
0
0

La ubo Wolin sur la plej granda pola insulo en la nord-okcidenta landoparto ricevis novan turisman atrakciaĵon. Ekde la 23-a de marto funkcias tie la 32-metra panorama observejo. La ligna konstruaĵo kun la elrigarda teraso ĉe la 26-a metro estas la plej alta panoramrigarda loko ĉe Szczecin-akvoreceptaklo. Videbliĝas de sur ĝi tre varia panoramo, eĉ klifa marbordo troviĝanta nordokcidente. Sur la platfomo povas estadi samtempe 50 personoj, kion reguligas la nombranta mekanismo. Ĉirkaŭ la panorama turo kreiĝis ankaŭ alloga por turistoj ripoziga infrastrukturo. Wolin en la 10-a jarcento fariĝis la unua pola haveno ĉe Baltiko. En sia disflora periodo ĝi estis unu el la plej grandaj urboj en Eŭropo. Nun ĝi estas urbeto kun 5 mil loĝanoj. Ĉiujare en aŭgusto okazis tie Festivalo de Slavoj kaj Vikingoj.

El la elsendo 20.06.2024. Legas Maciek – 01′ 08″


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433