Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

E_elsendo el la 05.07.2024

$
0
0

En la 1329-a E_elsendo el la 05.07.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hieraŭ pasis la 90-a mortodatreveno de Maria Skłodowska-Curie. Tio estas okazo por denove doni la atenton al tiu elstara sciencistino, dufoja Nobel-premiito i.a. baze de ŝiaj biografiaj rememoroj.
• Barbara Pietrzak, Gabi Kosiarska kaj Maciej Jaskot invitas por redakcia antaŭmikrofona renkontiĝo inspirita de la katalogataj en la Nacia Pola Biblioteko libroj el Hector Hodler-kolekto. Ĉi-foje marĝene de „Vortaro Esperanto-suahila / Kamusi Kiesperanto Kiswahili” – 1996 kaj „Eroj kaj aliaj poemoj” de Marjorie Boulton – 1959.
• En la komenca kulturkroniko ni informas pri interesa ekspozicio en la Mara Muzeo en Gdansko kaj pri erotikaj grafikaĵoj de Picasso prezentataj la unuan fojon en Pollando.
• La akompana al la programinformo interreta foto prezentas la parkan ĉirkaŭaĵon cele al la Pola Nacia Biblioteko en Varsovio.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433