Antaŭnelonge mi konfesis, ke denove ĉe mia skribotablo sisteme aldoniĝas E-periodaĵoj, sed veras ankaŭ, ke ne sole temas pri paperaj versioj, sed ĉiam pli ofte elektronikaj. En la ĵusaj tagoj atingis nin la reta versio de la 3-a numero de „Esperanto Lehti” el Finnlando. La redakcio jam avertas, ke la sekva 4-a numero aperos nur en PDF-formato, sed ne estas sciate, ĉu tio estas konstanta solvo. Jam nun tiu formato, akompananta la paperajn eldonojn, atingas nian redakcion. La nunan numeron inaŭguras temo aktuala kaj interesanta multajn esperantistojn, „Esperato kaj EU-balotado”. Pro tiu interesiĝo mi citu la konkludajn vortojn de Juha Metsäkallas el lia dulingve – finne kaj esperante – prezentita teksto. Ni legas: „Kion signifas la balota rezulto rilate al Esperanto? La maldekstruloj kaj moderaj centristoj estas konsiderataj kiel subtenantoj de multkultureco kaj lingva diverseco. La ekstremdekstro, kiu gajnis en la baloto, subtenas toksan naciismon kaj ekskluzivigan nacian identecon. La ŝanĝo de la EU-parlamento al la dekstro do ne favoras Esperanton en la EU. La nivelo de Esperanto jam antaŭe ne estis tre alta. La Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo 2021–22 lasis malbonan guston, kiam multaj proponoj rilataj al Esperanto estis inter la plej subtenataj de la EU-civitanoj, tamen ne eniris en la finan raporton. Esperanton en la EU antaŭenpuŝis i.a. la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), kiu en antaŭaj balotadoj prezentis en kelkaj landoj kandidatojn, kies sukceso estis modesta. Laŭ mia kompreno, EEU ne havis kandidatojn en ĉi tiu baloto en iu ajn lando. Tamen esperantistoj estis elektitaj al la parlamento el la listoj de aliaj partioj. Oni vidos, kiel la rilato inter la EU kaj Esperanto evoluos dum la nova parlamenta periodo.” – fino de la citaĵo. Estos interese legi estonte opiniojn pri la traktita temo, ekzemple en uea-membroj. La revuo de la Esperanto-Asocio de Finnlando riĉas per informoj pri lokaj aktivadoj en Turku, Tampere, Oulu, Helsinki, sed aparte multan lokon ĝi dediĉas al Aŭtunaj Tagoj en Iisalmi meze de septembro, informante jam i.a. pri interesa kultura programo kun tiaj artistoj kiel vaste konata Asorti kaj prezentiĝinta i.a. dum la Lahti-UK Timo Väänänen. La kurantaj kursoj, ekskursoj aldone atestas pri la viglo de la finna movado, sed ĉefe la kono de historio firmigas la esperantistan identecon. Kaj ĉi-rilate tre grava kaj tre ineresa estas miaopinie artikolo de Osmo Buller pri Nino Runenberg „>kospolito de la spirito< , esperantisto kiu celis interhoman fratecon trans ĉiuj lingvaj kaj naciaj limoj”. Jam la 21-an de junio venis la informo pri la reta versio de la julia-aŭgusta numero de „Esperanto”, la oficiala organo de UEA, tradicie enhavanta la Estraran Raporton, kiu gravos ne nur dum la Komitataj Kunsidoj en Aruŝo, sed ĝenerale vekas scivolemon inter tiuj membroj de la E-komunumo, kiuj interesiĝas pri la organizaj progresoj kaj atingaĵoj. Mi tamen iel aparte estas devantigita doni la ateton al la komencaj raportoj pri la nunjara omaĝado de la 100-jariĝo de Marjorie Boilton. Kaj ĉio pro la fakto, ke en nia lasta redakcia interparolo mi menciis la 104-an Britan Kongreson de Esperanto dum kiu oni omaĝis ĉi tiun jubileon. Mi ne menciis, ĉar tiuj informoj ne atingis la redakcion, ke aparta evento laŭ la ideo de Michela Lipari disvolvigis dum Eŭropa Esperanto-Kongreso de Strasburgo kiam fragmente Rimleteroj inter Marjorie Boulton kaj Wiliam Auld, dumkongrese deklamis Marc Giraud kaj Judith Bormann Jackson. Tio evidente memorigis min pri la perdiĝinta siatempa sonregistro de la „Rimleteroj”, kiun mi registris kun fama pola E-aktoro Jerzy Fornal. Samnumere en „Esperanto” ni ekscias pri plia omaĝo, realigita de librolega grupo ĉe ĉina ILEI-sekcio „por memorigi du famajn gigantojn en Esperantujo: Marjorie Boulton kaj William Auld, ĉi-jare”. Nia redakcia interparolo, en kiu ni parolis pri la jubileo de Majorie Boulton ligis al registro de ŝiaj „Eroj kal aliaj poemoj” en la Hodler-kolekto de la Pola Nacia Biblioteko. Sed iel temproksime ni referencu al la junia „Esperanto”, el kiu ni ekscias pri progresoj ĉirkau Internacia E-Arkvio en Belgio. Kiel informas en tiu ĉi artikolo Marc Vanden Bempt „Internacia Esperanto-Arkivo post kelkjaraj serĉadoj trovis taŭgan lokon. Temas pri domo en Diest aĉetita en aprilo 2024, kun ter- kaj subtera etaĝoj ĉirkaŭ 350 m²-aj. Post iomaj konstruaj laboroj, en 2025 la plena arkivo tie trovos sian novan hejmon. Aldone al la konservejo la Internacia Esperanto-Arkivo posedas apartamenton en la unua etaĝo, kies luantoj kontribuos al la laborkostoj de la arkivo”. Sendube gratulinda informo, sed samtempe la junia numero de „Novaĵoj Tamtamas” el Jokohamo sciigis: „Ni, nome de Esperanto-Muzeo Jokohama, interkonsentis interŝanĝi duoblaĵojn kun simila organizo en Belgio, nomata Internacia Esperanto-Arkivo (IEspA), kaj jam niaflanke sendis 3 pakaĵojn da libroj tien”. Reference al la artikolo de Marc Vanden Bempt en „Esperanto” revuo aldonendas, ke la Internacia Esperanto-Arkivo celas konservadi la Esperanto-heredaĵon, ene de la movado. Ĝi ne estas (prunto-) biblioteko, sed vera arkivo, malferma al esplorantoj. Ĝi volonte akceptos kaj disponigos alies arkivojn al la estontaj generacioj. Tial IEspA estas ĉies propra projekto. Eblas transdoni la arkivajn dokumentojn rilate al Esperanto jam nun… aŭ en estonta iamo kiam la koncernato ne plu bezonos ilin mem. Necesas sole averti gefilojn, gefamilianojn pri la nomo kaj adreso de IEspA kaj peti ilin transdoni kaj konservigi Esperanto-rilatan tutaĵon. Cetere tion eblas fari jam nun” . Sendube interesa ideo por ĉiuj arkivemaj esperantistoj, kiuj frontas la demandon pri plia sorto de la kolektitaj materialoj. Miloj da vojoj kondukas al Esperantujo, eĉ la amperdo. Ĝuste tian aventuron cele al la E-komunumo kaj movado en la 3-a numero de „La Revuo Orienta” dividas universitata situdento el Chiba, Suzuki Ryuzo. Lia konfeso ŝajnas kaze de jununlo iom drameca, sed plaĉa estas samteme lia optimisma konkludo: „Amo, ĉu fine sukcesa aŭ ne, ĉiufoje instruas novan aferon al ni. Kaj tio estas la vera signfo, kiun portas la fina verso de la fama kanto de MAKIHIRA Noriyuki „Mi nepre ne diru, ke mi ne plu amu iun”. Bela konkludo, pozitiva, imitinda! Suzuki Ryuzo jam enmovadiĝis. Movadumas ankaŭ aliaj junaj movadanoj, pri kio ni ekscias el ampleksa, detala raporto de Kawara Hiro, kiu dank’ al monsubteno pri junula projekto esperanta vizitis la konatan jam vaste Zaozhuang en Ĉinio, kun ĝia fama universitato kie Esperanto estas instruata kaj Muzeo de Esperanto. Kelkaj fotoj pri tiu vojaĝo ornamas la frontpaĝon de la 30a numero de „La Revuo Orienta” . La atenton de ĉiuj literaturamantoj, sed eble ne nur de ili, kaptos la felietono de Rej KAMIKAŬA pri „L’Esperanta sensenco, sensenca Esperanto”. Interesa mensstimula aventuro por profundigi – kun la aŭtoro – la komprenon de tio, ke „la literatura sensenco ne ests simpla manko de senco, sed ĝi estas surrrealisma, humura (aŭ kontraŭhumura) spirita, kaj ofte eĉ akra kaj intelekte stimula kreado”.
El la elsendo 10.07.2024. Legas Barbara – 11′ 03″