Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

E_elsendo el 20.07.2024

$
0
0

En la 1332-a E_elsendo el 20.07.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

– Sojle de la solenota venontsemajne Esperanto Tago, iam festata kiel Tago de la Unua Libro ni renkontiĝas antaŭmikrofone kun prof. Humphrey Tonkin por iom retrorigardi al la iamaj solenadoj kaj festatoj, sed ĉefe por koncentriĝi pri ĝia nuna loko en la komunuma kaj ekstera konscio ĝuste  kiel Esperanto-Tago;
– En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri sukcesoj de la pola flugkompanio LOT 2023; pri la ĵusa opinio de Internacia Justic-kortumo en Hago rilate al la israela politiko sur la palestinaj teritorioj; pri Pollando kiel turisma allogaĵo por ĝiaj sudaj najbaroj; pri CBOS-fulmenketado el komenco de julio pri emocioj de poloj;
– En la scienctema rubriko ni informas pri Advanced Grant 2023, scienca subvencio por prof. Karol Życzkowski el Jagelona Universitato esploranta kvantuman mekanikon;
– Muzike akompanas nin fragmente la ĵus aperinta ĉe Vinilkosmo unuopaĵo de La Mondanoj „Rapidu, Vagonaro” https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/la-mondanoj;
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433