En la 1334-a E_elsendo el 30.07.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Jam post kelkaj tagoj en Aruŝo, Tanzanio okazos la 109-a Universala Kongreso de Esperanto, El interparolo kun la 1-a vicprezidanto de UEA, Fernando Maia ni ekscias i.a. pri la kampanjo partoprenigi afrikajn esperantistojn, pri planata kongresa informado kaj okazinta pasintsemajne interesa renkontiĝo de diplomatoj en la kunteksto de la UK en la itala ambasado en Hago.
• En la interparolo kun Fernando Maia ni levis la demandon pri la ĉi-jara 5-a Virtuala Kongreso kaj tre rapide eblis ekscii detalojn pri ĝi en koncerna Gazetara Komuniko, kiun ni ankaŭ prezentas en nia elsendo.
• En la kunteksto de la proksimiĝanta UK al afrika temo estas dediĉita nia sciencrubrika informo – pri voĉa komunikado de elefantoj, baze de esploroj en la kenja Samburu-rezervejo kaj en la Nacia Parko Amboseli lime de Tanzanio.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri omaĝaj solenaĵoj memore al la 80-a datreveno de la Varsovia Insurekcio 1944; pri pionira monografio pri rilatoj inter Tajvano kaj Pollando; pri nova turisma atrakciaĵo de Krakovo.
• La apudanta la programinformon foto rilatas al la sciencrubrika temo pri la voĉa komunikado de elefantoj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.