Jam post kelkaj tagoj en Aruŝo, Tanzanio okazos la 109-a Universala Kongreso de Esperanto. El interparolo kun la 1-a vicprezidanto de UEA, Fernando Maia ni ekscias i.a. pri la kampanjo partoprenigi afrikajn esperantistojn, pri planata kongresa informado kaj okazinta pasintsemajne interesa renkontiĝo de diplomatoj en la kunteksto de la UK en la itala ambasado en Hago.
Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak
El la elsendo 30.07.2024 – 12′ 39″