Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

E_elsendo el la 20.09.2024

$
0
0

En la 1349-a E_elsendo el la 20.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• La komenca aktualaĵo rilatas al la daŭranta batalo kontraŭ la inundo plaginta Pollandon en la lasta semajno.
• Sekve en la kulturkroniko ni informas pri interesa ekspozicio de 150 eldonoj de „Sinjoro Tadeo” en Poznano; pri filmo en la dana-pola-sveda kunprodukto kandidatigita de Danio por Oskar-premio; pri arkeologiaj malkovroj ĉe la konstruplaco en Krakovo.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri aparta mesaĝo de UEA lige kun la Internacia Tago de Paco (21.09.2024) kaj pri KAEST kun la sama temo kiel la venontjara UK en Brno, Ĉeĥio.
• En la rubriko „Minutoj kun literaturo” ni deklamprezentas la poeziaĵon de Lilli Promet “Aŭtuno I” en la traduko de Hilda Dresen, kiu devenas el la libro „Estona Soveta Poezio” (1977).
• Muzike akompanas nin ĉi-foje Feri Floro per la kanzono „Ĝui la vivon”. La interreta foto prezentas la E-tradukon de la epopeo „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz, kiun faris Antoni Grabowski.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433