Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas profesoro Nicolau Dols, kiu dum la Interlingvistika Sekcio de la Kongreso de Lingvistoj en Poznano analizis konverĝajn kaj diverĝajn tendencojn en Esperanto surbaze de la Tekstaro. Nia interparolo rilatas al tiu temo, krome al la lasta ekzamena sesio de Interlingvistikaj Studoj. Fine ni interparolas pri lia kontribuo al Arkones-2024. Dum ĝi li deklamis en Esperanto kaj en la kataluna lingvo la poeziaĵon „La pino de Formentor”. Tiun deklamadon li ripetis speciale por niaj aŭskultantoj.
Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak
El la elsendo 25.05.2024 – 12′ 35″