Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

Quo Vadis denove surekrane

$
0
0

La 25-an de oktobro nunjare sur la ekranoj aperis la sepa filma adapto de la romano de Henryk Sienkiwicz „Quo Vadis”. Temas pri animita filmo adresita al tutaj familioj, kiu estis kunproduktita kun la kreantoj el la Hinda Unio. La dato de la varsovia premiero estis simbola, ĉar akurate 100 jarojn pli frue 150 mil poloj staris ĉe la ĉerko de Henryk Sienkiewicz sur la Hela Monto en Częstochowa.
La animitan version de la filmo „Quo Vadis” reĝisoris Anira Wojan kaj Roy Sukankan. La animado okazis en la studio Ssoftoons, kunlaboranta kun la studioj Disney, Sony kaj Viacom. Por ĝin realigi oni aplikis la modernan teknologion Unreal Engine, ĝis nun utiligatan ĉefe por videoludoj. Tio celis efike alparoli junajn ŝatantojn de animitaj filmoj.
La filmo keiĝis en du lingvaj versioj – la angla kaj la pola. La muzikon komponis polaj kaj eksterlandaj artistoj. La animita „Quo Vadis” estas oficiala kunprodukto sub la patroneco de la Hindunia Ministerio por Amaskomunikiloj, la pola kulturministerio kaj pola edukministerio.
Por polaj instruistoj, kiuj vizitos kinejojn kun siaj klasoj estis pretigitaj edukmaterialoj kun la scenaroj por lernantoj el la elementaj kaj superelementaj klasoj, kiujn instruistoj povas adapti kaj utiligi en sia laboro post la filmrigardo kun lernantoj.

El la elsendo 30.10.2024. Legas Gabi – 01′ 51″


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433