Dum 12 monatoj – inter aŭgusto 2023 kaj julio 2024 en Pollando naskiĝis iom pli ol 259 mil infanoj. Tio estas plej malmulte ekde la finiĝo de la 2-a mondmilito. La demografia malkreskoritmo estas alta, kion reliefigas donitaĵoj. Laŭ ili en 2023 naskiĝis ĉirkaŭ 272 mil infanoj, en 2022: 305 mil kaj en 2019: 375 mil infanoj.
Antaŭnelonge la opinisonda laborejo IBRIS laŭ la komisio de la ĵurnalo „Rzeczpospolita” demandis seninfanojn personojn pri faktoroj instigontaj ilin gepatriĝi. Plej multaj respondintoj, 36 procentoj menciis la posedon de la propra loĝejo. La gravecon de loĝeja faktoro elmontris eĉ 40 procentoj de personoj, kiuj deklaris sian materialan situacion kiel tre bonan.
22,2 procentoj de la enketitoj kiel necesan faktoron por havi infanojn menciis stabilan laboron por junaj personoj kaj 17 procentoj elmontris la amikan por virinoj labormerkaton. Tamen pli ol 11 procentoj de la enketitoj deklaris, ke ne temas pri financa aspekto, sed pri la maldeziro flanke de junaj personoj posedi infanojn.
El la elsendo 15.11.2024. Legas Milada – 01′ 50″