La konatan polan Pasionan Sanktejon en Kalwaria Zebrzydowska, kiu troviĝas sur la listo de la monda kulturheredaĵo de Unesko vizitis en 2024 1,83 milionoj da vizitantoj. Temis pri kresko je 230 mil pilgrimantoj kompare al 2023 kaj samtempe pri tio, ke la nombro de la vizitantoj revenis al la antaŭpandemia periodo.
En 2024 multiĝis gastoj el eksterlando, inter kiuj la plej grandan grupon konsistigis usonanoj. Krom ili la sanktejon en Kalwaria Zebrzydowska vizitis pilgrimantoj el tiom foraj landoj kiel Ĉilio, Japanio, Hinda Unio, Nikaragvo, Portoriko, Singapuro, Filipinoj.
Notinda estas la nombro de kredantoj, kiuj patoprenas grandajn solenaĵojn en Kalwaria Zebrzydowska, kiel Mistero de la Pasiono, Ĉielpreno de Maria Virgulino aŭ organizitaj pilgrimoj. Rimarkinda estis kresko de fideluloj partoprenantaj la vojkurcan preĝon.
Pasintjare finiĝis en Kalwaria Zebrzydowska la projekto ligita kun renovigo kaj konservado de 11 historiaj objektoj. Tio estis ok kapeloj de la krucovojo kaj tri lignaj konstruaĵoj tuŝproksimaj al la bazilio, kiuj fariĝis la sidejoj de la Centro pri Heredaĵo kaj Dialogo. Estis en ĝi funkciigita Muzeo „Kredo kaj Arto”.
La sanktejo en Kalwaria Zebrzydowska estis konstruita komence de la 17-a jarcento fare de la magnata Zebrzydowski-familio. Ekde la komenco zorgas pri ĝi monakoj de la bernardena ordeno. Samtempe kun la klostro estis kontruigita krucovojo liganta laŭ sia konstruo al la sanktaj lokoj en Jerusalemo. En 1999 la tuta sankteja komplekso estis registrita en Unesko-listo de la monda kulturheredaĵo.
El la elsendo 20.01.2025. Legas Maciek – 02′ 01″