Nieborów kaj Arkadia estas la lokoj, al kiuj ni invitas per la nunsemajna falietono pri Vizitindaj Lokoj. Komence de la 437-a E-elsendo el Varsovio ni referencas al la pasanta la 8an de majo 2015 70a datreveno de la finiĝo de la 2a mondmilito. En la kulturkroniko ni informas pri la ĵus disponigita muzeo de Żaboklicki-vilao en la varsovia ZOO-ĝardeno, en kiu saviĝis dummilite ĉirkaŭ 100 judoj. Krome ni informas pri la venontsemajna festivalo de Wojciech Kilar en Gorzów. Nia felietono pri vizitinda Pollando kondukas al Nieborów kaj Arkadia en la centra Pollando. Ne leterkesto, sed interparolo kun Michał Kozicki el Poznań-Universtato de Adam Mickiewicz finas la lastan ĉi-semajne E-elsendon. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.
↧