Elbląg-kanalo, la hidroteknika miraklo, unu el la plej grandaj turismaj atrakciaĵoj de Pollando estas la temo de nia felietono pri Vizitinda Pollando en la 443-a E-elendo ĉe www.pola-retradio.org. En kulturkroniko ni informas pri la plej nova sonorilego “Mieszko kaj Dobrawa” muldita omaĝe al la 1050-a datreveno de la bapto de Pollando. E-informoj rilatas al solenado de M60 en Jokohamo kaj funkcianta en la andaluzia Ejea de los Caballeros E-ekspozicio. Fine aŭdiĝas la leterkesta programero. Muzike ni memorigas la kanton de Nadia Figueiredo “La floraj violoj de la dezerto”. Aktualaĵoj, la kulturkronika informo kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.
↧