Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

E_elsendo el la 13.09.2015

$
0
0

La 478-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org enhavas komence kulturkronikon. Krome audiĝas en ĝi la interparolo kun Petro Balazs el Slovakio, aktivulo de EEU pri la jam 10-a esperantista partopreno en la grava regiona evento, kiu estas Ekonomia Forumo loganta al la sudpola kuracloko Krynica politikistojn, ekonomikiistojn, publikajn ekspertojn kaj ĵurnalistojn. En la kultura programo de la evento prezentiĝis la kantgrupo „Junaj Voĉoj” el Nowy Sącz konata al la partoprenantoj de la Lilla UK. Kelkaj iliaj kantoj (fragmente) el la koncerto „Vento el la montaro” akompanas nian escepte dimanĉan E-elsendon. La kulturkronikaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko Antaŭ la mikrofono.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433