La 776-a E_elsendo el la 31.07.2018 ĉe www.pola-retradio.org
Nia tria raporto pri la trapaso de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono komence prezentas la sonscenon pri la inaŭguro de la Tago de Lernado, kadre de kiu estis transdonita la premio Mauro La Torre. Antaŭ nia mikrofono gastas Rakoen Maertens informanta pri programeroj rilataj al la okazintaj kaj okazontaj eventoj koncerne nian agadon ĉe Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon. Por la fino ni elektis sonscenon el la marda koncerto de Mikaelo Bronstein.
La foto akompananta la programinformon rilatas al la transdono de la premio Mauro La Torre en la komenco de la Tago de Lernado.